"Malalta kulturo" estas pejorativa termino por formoj de popola kulturo kiu havas homamasan allogon. La malo estas "alta kulturo", kio povas ankaŭ esti pejorativa. Kulturteoriuloj diris, ke kaj alta kulturo kaj malalta kulturo estas subkulturoj. Popola kulturo estas amase produktita de tio kio estis nomita de la kultura analizisto Theodor Adorno la "kultura industrio".[1]
Por ajna soci-ekonomia klaso, estas specifa kulturo por tiu klaso. Tiel ties produktoj estas kondiĉigitaj per la socia deveno kaj suferas mankon de universaleco. Arketipoj kaj stereotipoj estas tipaj elementoj de malalta kulturo.
La kulturo de la homamaso (kaj de la homamasa kulturo kaj de la popola kulturo), kaj la konceptoj kiel kiĉo, filistro,[2] barbara, rura aŭ primitiva (primitivaj kulturoj) estas ĉiuj terminoj identigeblaj kun tio kio povas esti nomita "malalta kulturo".[3]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search